File: eo.paragraphs

package info (click to toggle)
klavaro 3.03-2
  • links: PTS
  • area: main
  • in suites: buster
  • size: 6,916 kB
  • sloc: ansic: 15,341; sh: 12,236; makefile: 303
file content (49 lines) | stat: -rw-r--r-- 13,061 bytes parent folder | download | duplicates (6)
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
Krokodilo estas tiu persono, kiu dum Esperanto-renkontiĝoj aŭ simple en rondo de esperantistoj parolas sian gepatran lingvon. Konforme al tio ĉi, la vasta signifo de la vorto "krokodili" estas paroli sian nacian lingvon en esperanto-medio. Bedaŭrinde, ĉi tiuj reptilioj ne estas solaj fibestoj en Esperantujo. Troviĝas ankoraŭ aliaj monstroj de la sama familio: aligatoroj, kajmanoj, lacertoj. Eble vi iam renkontis perfektemulojn, pretajn plidetaligi la liston, sed tio, laŭ mi, estas jam iom tro.

Li timis, ke li ekspluatas min. Mi neniam kuraĝas konfesi al li, ke mi ŝatas la bruon de lia tajpilo transmure, dum mi sidas en la kuirejo kaj gladas ĉemizojn. Varma gladilo glatigis surfacon de la ĉemizaj butontruoj. Mi revis. Odoro de gladitaj teksaĵoj plenigadis la kuirejon kiel miaj pensoj pri tagoj intaj kaj ontaj.

Finfine venis la momento por provi la novan ilaron kun miaj korespondantoj en la reto, kaj mi eksendis kelkajn mesaĝojn en bela, supersignohava Esperanto. Ne surprize, jen iom da elreviĝo, ĉar montriĝis, kompreneble, ke nur eta malplimulto de la hodiaŭaj retuzantoj povas ĝuste trakti mesaĝojn en Unikodo (eĉ se mi ne regalas mian viktimon per kartvele tajpita volapukaĵo).

Denove necesas diri, ke la traduko ruinigas la plezuron de la leganto. La stilo estas eĉ pli peza ol en lia dekunua libro, la antaŭa. Estas vere, ke la tradukinto malofte kulpas pri veraj gramatikaj eraroj - kaj plejparte ili, eble, estas nur tajperaroj. Tamen li uzas vortoformojn kaj vortokombinaĵojn, kiuj afliktas la lingvosenton de la leganto. Krome, li trouzas kaj misuzas participojn, kio ofte lasas la leganton cerbumanta. Sume, la rakonto en si mem estas tre ĝuiga, sed la ĝuo preskaŭ malaperas pro nekonvena tradukostilo.

Malfacilas klarigi al ne-Esperantistoj nian naturan interakordiĝon kaj senton de familieco, sed certe vi komprenas. Ne ĉiam, sed plej ofte, kiam mi renkontas novan gastiganton, la konversacio fluadas ekde la unua momento, kaj mi neniam sentas min fremdulo aŭ peza respondeco ilia. Tial mi povis vojaĝi tiom ĉi longe en Esperantio... Ĉar tia ĉi vojaĝo estas ĉiam ŝangiĝanta, ĉiam interesa, ĉiam geamik-ĉirkaŭita aventuro.

La esploroj de virga naturo montras, ke mamuloj en ajnaj naturaj komunumoj konsumas ne pli ol unu procenton da biota produkto. La restintajn 99% konsumas la ceteraj specioj, kiuj konservas taŭgan por ĉiuj la staton de la medio. Mamuloj estas ne regantoj sed maldika tavolo de la bioto. Estas neeble, ekzemple, dekobligi la konsumparton de mamuloj kaj samtempe je dek procentoj malaltigi la kvoton de la "ceteraj elspezoj". La medio en tia okazo perdas ekvilibron kaj la tuta komunumo formortas. Ilustro de tio estas paŝtejo, kiu dum tro intensa paŝtado transformiĝas al dezerto.

Purigado de krudmaterialoj, t.e. atingo de la necesaj kondiĉoj antaŭas ajnajn teknologiajn manipulojn. Kiel la fina rezulto de purigo de krudaĵoj kaj de postaj produktadaj procezoj aperas iu produktaĵo kaj kromaĵoj, ankaŭ malpuraj akvoj. Nuntempe oni purigas kaj kromaĵojn kaj malpuran akvon. Dirante per aliaj vortoj, la terminon "purigado" oni komencis uzi en du malaj sencoj. En unua okazo por homoj gravas la purigata objekto, sed ne kromaĵoj; en la dua precipe gravas la sorto de kromaĵoj mem. Do, ni konsideru, kio estas koto, kaj kio estas puro.

Prokrastu neniam ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ. Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi. Ne elspezu monon pli frue ol vi ĝin posedas. Aĉetu neniam tion, kion vi bezonas. Evitu la fieron, ĝi malutilos vin pli multe ol la malsano, soifo kaj malvarmo. Neniam bedaŭru, ke vi tro malmulte manĝis. Ne maltrankviliĝu pri la malbonoj, kiuj okazos neniam. Kion vi faras, faru volonte. Rigardu la aferojn ĉiam de ilia bona flanko. Kiam vi koleras, kalkulu ĝis dek, antaŭ kiam vi parolos; se vi estas tre kolera, kalkulu ĝis cent.

Ekzistas mallongaj libroj kiuj por ilin kompreni estas necesa tre longa vivo. Ekzistas tiuj, kiuj pasas tra la arbareto kaj nur vidas brullignon por fajraĵo. El du malbonoj, pli malgrandan elektu. En duba okazo, forlasu la juĝon. En fremdan vazon, ne ŝovu la nazon. En la idiomo estas la genealogia arbo de iu nacio. En la naturo ne ekzistas premioj nek punoj. Ekzistas nur konsekvencoj. En la okuloj de junulo ardas la flamo. En la okuloj de maljunulo brilas la lumo.

For de la okuloj, for de la koro. Frato povas ne esti amiko, sed amiko ĉiam estas frato. Helpu al vi, vin helpos Di'! Hodiaŭ estas la morgaŭo kiu tiom nin maltrankviligis hieraŭ. Homo proponas, Dio disponas. Horo matena estas horo bena. Inter mantelo kaj amboso. Iu socio pli brutiĝas per la kutima uzado de punoj ol pro la ripetado de la krimoj. Ju pli da babilado, des pli da pekado.

Kun la kutima gesto ekkaptis la homo tenilon de alveninta tramvagono kaj ekpendis sur la piedŝtupo. La vagono akre tiriĝis for de la loko. Forte saltante, ĝi ekkuris antaŭen. La vojo estis malproksima. En ĉiu halto la vagonon atakis furiozanta homamaso kaj la konduktoro kriegis: "La lokoj mankas! La vagono forveturas!" Neniu eliradis. Kaj nur postlonge la homo estis levita sur la supran ŝtupeton per puŝo demalsupro. Nun malsupre estis miniatura virino kun saketo en la mano. Siaj okuloj rigardis timeme.

La stato de la tundra loĝantaro koncerne okulmalsanojn estas multe pli bona, ol oni pensas pri ĝi en centraregistaraj rondoj. Farinte individuan ekzamenon de okuloj al sesmil loĝantoj, ĝi diris, mi trovis du aŭ tri tute blindajn personojn. Teni ĉi tie konstantan okulkuracistan servon estus troa lukso por ni. Laŭ mia opinio, bona kuracisto por veneraj malsanoj estus ĉi tie multe pli utila.

La eventoj okazas en stacio Luno, loĝata de du homoj, doktoro Mills kaj doktoro Blopp. Ili longe troviĝas sur Luno kaj atendas anstataŭantojn, kiuj devas veni post ilia lasta luna nokto. Ambaŭ okupiĝas pri enujigo de ŝtonoj uzotaj kiel geologiaj specimenoj. Sonfonas tre malforta resonado de ĉirkaŭanta aparataro: jen zumoj de elektronikaĵoj, jen mallaŭtaj fajfoj de klapo. Aparte aŭdeblas melodiado de radioportanta ondo, konstante kuniganta la lunan stacion kun fluga centro en Houston. Ambaŭ stacianoj klopodas, sed ne tre brue: akurate metas ŝtonojn, do ne frapas per ili.

Li kvazaŭ ne estus rimarkanta celantajn lin malamikajn rigardojn: Ĉiuj bone memoris, ke Barns foje jam okupiĝis pri tiu ĉi afero. La tiama "entreprenisto" simple provis revendi la uziton. Oni kondamnis lin al 20 jaroj da punlaboroj pro sepobla supero de la uzotempo por konsumaĵoj, sed la problemo aktualiĝis pli ol iam. Kaj jen ĝi idioto Barns subŝovas novan friponon! Maskisson ne sukcesis eĉ protesti: Barns per abrupta movo malfermis la pordon kaj enĉambrigis larĝe ridetantan globoforman hometon en brilanta metalena kostumo.

La plej malfacila estontis. Necesas elpensi, kiel trompi lin, kiam li denove kontrolos (ja li kontrolos!) kiom da memorŝeloj okupis liaj rememoroj. Mi ne scias, kion mi donus, por ke la memorŝeloj pleniĝu. Sed tio ne okazos. Nulo, denove estos nulo. Ĉar la maŝino jam la unuan fojon faris ĉion eblan. Kaj povas ŝi nemalmulte. Ŝi ne simple fiksas la rakonton, ŝi, kiel la plej brila ĵurnalisto, kapablas paroligi necedeman kunparolanton, kaj se ŝi ne sukcesis eltiri el la maljunulo eĉ la peceton de la bezonataĵo, sekve la fero estas senespera.

Sepdek studentoj anoncis sin por unika interreta universitata kurso pri Esperanto, kiu komenciĝos en la universitato de Umea en norda Svedio ĉi-aŭtune. La kurso estas la unua en sia speco, ĉar ĝi estas organizata de granda universitato sed okazos nur en la reto. La kursa retejo, kiu estos alirebla nur por partoprenantoj, enhavos interalie son-dosierojn, babilejon kaj elŝuteblajn tekstojn. Simila kurso pri la ĉina lingvo pli frue allogis 120 studentojn.

La unuaj komerce produktitaj skribmaŝinoj aperis en la jaro 1873 kaj komence la klavoj vice aranĝiĝis laŭ la alfabeto. Tamen en tiu aranĝo la tipstangoj tro ofte interplektiĝis. La rimedo uzata por tuj solvi tiun problemon estis reloki la plej oftajn literojn tiom reciproke foraj, kiom eble. Tiel oni sukcesis unue forte malrapidigi la entajpadon kaj due interspacigi oftajn stangojn. La skribmaŝina teĥniko tamen progresis kaj jam en 1896 oni patentis pli bonan klavaran aranĝon. Sed, ĉar tre multaj skribmaŝinoj estis vendiĝintaj, oni ne taksis la enkondukon de nova modelo kun ŝanĝita klavaro vere valora la penon kaj lastinstance oni rezignis enkonduki ĝin.

Se nur la traduko estus facile legebla kaj klara. Bedaŭrinde, tiel ne estas. La stilo de la traduko estas pezega, verŝajne, pro tro fidela imitado de la originala franca teksto. La tradukinto ne sufiĉe komprenas, ke esperantaj verboj ja ne povas esti sklavaj imitaĵoj de francaj verboj. Kaj li ne atentas, ke la normala esperanta vortordo ofte tre grave diferencas disde la franca. Krome, kelkaj gramatikaj eraroj kaj pluraj tajperaroj faras diversajn lokojn malfacile kompreneblaj. Laste, sed ankaŭ grave, plene mankas klarigoj pri francaĵoj, tiel ke amaso da aludoj lasas la nefrancan leganton perpleksa.

Tamen ekzistas akorde kun tiu gambito - ni ja oferis kelkajn Anglajn peonojn por gajni niajn pli valorajn Zamenhofajn oficirojn - ankaŭ vere kulmina solvo. Kadre de tiuj edifaj kolumnoj la aŭtoro jam iam raportis pri la malmulte konata Dvoraka klavaro. Temas pri aranĝo por ĉiuj personaj komputiloj havebla, kiu optimume lokas la literojn por rapida kaj facila tajpado. Oni fasonis ĝin, evidente birante al la Angla. Tamen malgraŭ tio la sistemo bone funkcias ankaŭ por Esperanto. Do la Esperantigo de tiu Dvoraka aranĝo aspektas jene:

Fakulo taksas ledon laŭ ĝiaj dikeco, strukturo, proporcio, palpumo kaj karaktero. La vorto "strukturo" parafrazas la internan fortikecon de la ledo kaj "proporcio" informas pri ĝia kvoto de gropona kaj ne-gropona areoj. Tamen la esprimojn "palpumo" kaj "karaktero" eĉ fakulo ne kapablas facile klarigi. Efektive, necesas ekpalpi la ledon por ekkompreni ilin. Ĉio estas kontrolata rilate kvaliton kaj kolornuancon. Por tio, ke oni ne intermiksu ilin, oni poste stampas sur ĉiun unuopon la komisinumeron kaj la grandecon. Poste ili estas plusendataj por fendado kaj reduktado.

Tiel Adriano malvolonte ektrovis sin estonta metiisto - solvo iomete maladekvata al lia, konsentate, ne ĉiam egale videble montrata klero. Sed kiu metio konvenu? Post longa cerbumo Adriano decidis, ke la sola metio kun sufiĉe da komplekseco por vere interesi ŝajnis esti tiu de televidila riparisto. Por ĉiu alia scienca aŭ elektronika profesio oni bezonis ja universitatan aŭ inĝenieran edukon kaj tiuj elitaj vojoj estis minimume provizore barataj al li per la interveno de la sufiĉe stabila fraŭlino Stompero. Aparte de tio televidilistoj ne bezonis frue ellitiĝi kaj ricevis bonan salajron.

Mi eniris piedpinte. La ĉambro tra la punta fino de la rulkurteno estis sufuzata per krepuskeca ora lumo tra kiu la kandeloj aspektis kiel palaj maldikaj flamoj. Li estis enĉerkigita. Nanjo nin gvidis kaj ni ĉiuj genuiĝis ĉe la malsupro de la lito. Mi ŝajnigis preĝi sed mi ne povis kunpreni miajn pensojn, ĉar la murmurado de la maljunulino fordistris min. Mi rimarkis kiel mallerte ŝia jupo estas hokita ĉe la dorso kaj kiel la kalkanumoj de ŝiaj tolbotoj estas trivitaj tute ĉe unu flanko. La fantazio venis al mi, ke la maljuna sacerdoto ridetas dum li kuŝas tie en la ĉerko.

Ĉi tiu raportaĵa priskribo de primitiva senseksiga operacio je juna Etiopino ne estas bela. Ĝi principe ne povas esti bela. Tial, kiu ne havas fortikan psiĥon, tiu pli konvene transsaltu ĝin, kontentiĝante sciiĝi, ke milionoj da Afrikaj kaj Arabaj knabinoj estas tiumaniere kripligataj. Oni taksas, ke temas pri 100 milionoj da virinoj mondvaste. Tamen, kiu posedas sufiĉe fortajn nervojn kaj ne tro facile renverseblan stomakon, tiu atente legu la priskribon, ĉar nur tiel oni povas vere taksi, kia torturo estas almetata al la kompatindulinoj kaj kiuj estas la sekvoj.

Ĉu ankaŭ vi envias jenajn homojn, kiuj kapablas paroli fremdajn lingvojn, senpene komutantajn de la Greka al la Turka? De la Turka al la Albana? De la Albana al la Kroata? Kaj ĉiujn ĉi lingvajn miraklojn ili okazigas en iomete kadukiĝinta turista buso sur strato ne eĉ kun asfalto kaj en lando kun popolo je duono ne posedanta scion pri la alfabeto. Kaj tiam, kulmine, iam poste dum fothalto antaŭ monumento de la plej fama filo de la nacio - jen aŭdiĝas: "Gesinjoroj, vi trovos necesejon tie maldekstre rekte apud la memoraĵbutiko", kaj sammomente klariĝas, ke ili aldone scias la Anglan, Germanan, Francan, Italan kaj Rusan.

Kun tiuj ĉi vortoj la anĝelo denove plonĝis al la tero kaj perdiĝis ĝis ĉiam inter la larmoj kaj sango. Kaj en la peniga pensado mutiĝis la firmamento, fikse rigardante al la malgranda kaj trista tero, tiel malgranda kaj tiel terura kaj ne venkebla en ties malĝojo. Silente finlumis la solenaj kometoj kaj en ilia ruĝa lumo jam malplena kaj morta ŝajnis la trono.