1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52 53 54 55 56 57 58 59 60 61 62 63 64 65 66 67 68 69 70 71 72 73 74 75 76 77 78 79 80 81 82 83 84 85 86 87 88 89 90 91 92 93 94 95 96 97 98 99 100 101 102 103 104 105 106 107 108 109 110 111 112 113 114 115 116 117 118 119 120 121 122 123 124 125 126 127 128 129 130 131 132 133 134 135 136 137 138 139 140 141 142 143 144 145 146 147 148 149 150 151 152 153 154 155 156 157 158 159 160 161 162 163 164 165 166 167 168 169 170 171 172 173 174 175 176 177 178 179 180 181 182 183 184 185 186 187 188 189 190 191 192 193 194 195 196 197 198 199 200 201 202 203 204 205 206 207 208 209 210 211 212 213 214 215 216 217 218 219 220 221 222 223 224 225 226 227 228 229 230 231 232 233 234 235 236 237 238 239 240 241 242 243 244 245 246 247 248 249 250 251 252 253 254 255 256 257 258 259 260 261 262 263 264 265 266 267 268 269 270 271 272 273 274 275 276 277 278 279 280 281 282 283 284 285 286 287 288 289 290 291 292 293 294 295 296 297 298 299 300 301 302 303 304 305 306 307 308 309 310 311 312 313 314 315 316 317 318 319 320 321 322 323 324 325 326 327 328 329 330 331 332 333 334 335 336 337 338 339 340 341 342 343 344 345 346 347 348 349 350 351 352 353 354 355 356 357 358 359 360 361 362 363 364 365 366 367 368 369 370 371 372 373 374 375 376 377 378 379 380 381 382 383 384 385 386 387 388 389 390 391 392 393 394 395 396 397 398 399 400 401 402 403 404 405 406 407 408 409 410 411 412 413 414 415 416 417 418 419 420 421 422 423 424 425 426 427 428 429 430 431 432 433 434 435 436 437 438 439 440 441 442 443 444 445 446 447 448 449 450 451 452 453 454 455 456 457 458 459 460 461 462 463 464 465 466 467 468 469 470 471 472 473 474 475 476 477 478 479 480 481 482 483 484 485 486 487 488 489 490 491 492 493 494 495 496 497 498 499 500 501 502 503 504 505 506 507 508 509 510 511 512 513 514 515 516 517 518 519 520 521 522 523 524 525 526 527 528 529 530 531 532 533 534 535 536 537 538 539 540 541 542 543 544 545 546 547 548 549 550 551 552 553 554 555 556 557 558 559 560 561 562 563 564 565 566 567 568 569 570 571 572 573 574 575 576 577 578 579 580 581 582 583 584 585 586 587 588 589 590 591 592 593 594 595 596 597 598 599 600 601 602 603 604 605 606 607 608 609 610 611 612 613 614 615 616 617 618 619 620 621 622 623 624 625 626 627 628 629 630 631 632 633 634 635 636 637 638 639 640 641 642 643 644 645 646 647 648 649 650 651 652 653 654 655 656 657 658 659 660 661 662 663 664 665 666 667 668 669 670 671 672 673 674 675 676 677 678 679 680 681 682 683 684 685 686 687 688 689 690 691 692 693 694 695 696 697 698 699 700 701 702 703 704 705 706 707 708 709 710 711 712 713 714 715 716 717 718 719 720 721 722 723 724 725 726 727 728 729 730 731 732 733 734 735 736 737 738 739 740 741 742 743 744 745 746 747 748 749 750 751 752 753 754 755 756 757 758 759 760 761 762 763 764 765 766 767 768 769 770 771 772 773 774 775 776 777 778 779 780 781 782 783 784 785 786 787 788 789 790 791 792 793 794 795 796 797 798 799 800 801 802 803 804 805 806 807 808 809 810 811 812 813 814 815 816 817 818 819 820 821 822 823 824 825 826 827 828 829 830 831 832 833 834 835 836 837 838 839 840 841 842 843 844 845 846 847 848 849 850 851 852 853 854 855 856 857 858 859 860 861 862 863 864 865 866 867 868 869 870 871 872 873 874 875 876 877 878 879 880 881 882 883 884 885 886 887 888 889 890 891 892 893 894 895 896 897 898 899 900 901 902 903 904 905 906 907 908 909 910 911 912 913 914 915 916 917 918 919 920 921 922 923 924 925 926 927 928 929 930 931 932 933 934 935 936 937 938 939 940 941 942 943 944 945 946 947 948 949 950 951 952 953 954 955 956 957 958 959 960 961 962 963 964 965 966 967 968 969 970 971 972 973 974 975 976 977 978 979 980 981 982 983 984 985 986 987 988 989 990 991
|
==============================================================================
= B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.7 =
==============================================================================
Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
kun sufiĉa facileco.
La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas
de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.
ATENTU:
La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).
Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!
Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON
** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
^
k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
< h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
v
1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.
2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono
3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.
RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.
RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 1.2: ELIRI EL VIM
!! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!
1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).
2. Tajpu: :q! <Enenklavo>.
Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri
en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo>
4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.
RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.
5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO
** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. **
1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
forviŝenda signo.
3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon.
4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.
---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.
5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4
RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO
** Premu i por enmeti tekston. **
1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan
signon post kie la teksto estas enmetenda.
3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.
---> Mank en ĉi linio.
---> Mankas teksto en ĉi tiu linio.
5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
leciono 1.5.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO
** Premu A por postaldoni tekston. **
1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.
2. Premu majusklan A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
reĝimo.
4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la
paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.
---> Mankas teksto el ti
Mankas teksto el tiu linio.
---> Mankas ankaŭ teks
Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.
5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
leciono 1.6
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON
** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. **
!! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!
1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q!
Aŭ, se vi havas atingon al alia terminalo, faru tion, kio sekvas tie.
2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo>
'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu
ŝanĝeblas.
3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.
4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :wq <Enenklavo>
5. Se vi eliris el la instruilo vimtutor en paŝo 1, restartigu la instruilon
vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.
6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 1 RESUMO
1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren)
2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo>
3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ŝanĝojn
4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x
5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
i tajpu enmetendan tekston <ESK>
enmetas tekston antaŭ la kursoro
A tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
postaldonas post la kursoro
RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
nedeziratan aŭ parte plenumita komando.
Nun daŭrigu al la leciono 2.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO
** Tajpu dw por forviŝi vorton. **
1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
2. Movu la kursoron al la linio markita per --->.
3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.
4. Tajpu dw por forviŝi la vorton.
RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas
alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj
rekomencu.
---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.
5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
leciono 2.2.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO
** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. **
1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->.
3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).
4. Tajpu d$ por foriviŝi ĝis la fino de la linio.
---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.
5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ
Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d
estas kiel sekvas:
d movo
Kie:
d - estas la operatoro de movo
movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)
Mallonga listo de movoj:
w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo.
e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
$ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.
Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.
RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
la kursoron kiel specifite.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO
** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **
1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.
2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.
3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.
4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.
5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.
---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.
6. Moviĝu al la leciono 2.5.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI
** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **
En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
d nombro movo
1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.
2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn
3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
MAJUSKLAJN vortojn per unu komando
---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ
** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. **
Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion.
1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
2. Tajpu dd por forviŝi la linion.
3. Nun moviĝu al la kvara linio.
4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn.
---> 1) Rozoj estas ruĝaj,
---> 2) Ŝlimo estas amuza,
---> 3) Violoj estas bluaj,
---> 4) Mi havas aŭton,
---> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas,
---> 6) Sukero estas dolĉa,
---> 7) Kaj tiel vi estas.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO
** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **
1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
la unuan eraron.
2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon.
4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn.
7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
por refari la komandojn (malfari la malfarojn).
---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.
8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 2 RESUMO
1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw
2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$
3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd
4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w
5. La formato de ŝanĝa komando estas:
operatoro [nombro] movo
kie:
operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi
[nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon
movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto),
$ (ĝis fino de linio), ktp.
6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0
7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u)
Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U)
Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO
** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **
1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio.
2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.
3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.
4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron.
5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.
---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
---> b) Violoj estas bluaj,
---> c) Inteligenteco lerneblas,
---> a) Rozoj estas ruĝaj,
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO
** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . **
1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.
3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie.
4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.
---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!
5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.
RIMARKO: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO
** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . **
1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
2. Metu la kursoron sur la d en lduzw
3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).
4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.
5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.
---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c
** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. **
1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:
c [nombro] movo
2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio).
3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.
4. Movu la kursoron al la unua eraro.
5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.
---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$
RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 3 RESUMO
1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la
forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
iros en la linion sub la kursoro).
2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon
kion vi deziras havi tie.
3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.
4. La formato de ŝanĝo estas:
c [nombro] movo
Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO
** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. **
RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!
1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G.
Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.
RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra
angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
ŝaltita (vidu :help 'ruler')
2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.
3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos
vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.
4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO
** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. **
1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando.
2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.
3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n .
Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N .
4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / .
5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen.
---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.
RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ
** Tajpu % por trovi kongruan ), ] aŭ } **
1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.
2. Nun tajpu la % signon.
3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.
4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.
5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
kion % faras.
---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO
** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **
1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la
unuan okazaĵon de "laa" en la linio.
3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan
anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
linio.
---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.
4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la
intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
okazos.
Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
dosiero.
Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
aŭ ne.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 4 RESUMO
1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
G movas la kursoron al la fino de la dosiero.
numero G movas la kursoron al numero de tiu linio.
gg movas la kursoron al la unua linio.
2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
N por serĉi en la mala direkto.
CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.
3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
kongruo.
4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g
Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g
Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON
** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **
1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.
2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
eksteran ŝelan komandon ajn.
3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la
enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias.
RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun
argumentoj.
RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo>
Ekde nun, ni ne plu mencios tion.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO
** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. **
1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo.
Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio.
2. Elektu dosieron, kiu ankoraŭ ne ekzistas, kiel ekzemple TESTO.
3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo)
4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO.
Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ :!ls denove por vidigi vian
dosierujon.
RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO,
la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi
konservis ĝin.
5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO
aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON
** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO **
1. Movu la kursoron al tiu linio.
2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la
teksto emfaziĝas.
3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos.
4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ankoraŭ ne ekzistas.
Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ ol premi <Enenklavo>.
5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir
aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la sekvanta
leciono.
RIMARKO: Premo de v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron
por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi
operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas
la tekston.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN
** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON **
1. Movu la kursoron tuj super ĉi tiu linio.
RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam
moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove.
2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO
estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis.
La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro.
3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku,
ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem
de la dosiero.
RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple,
:r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la
kursoron.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 5 RESUMO
1. :!komando plenumas eksteran komandon.
Iuj utilaj ekzemploj estas:
(MS-DOS) (UNIKSO)
:!dir :!ls - listigas dosierujon
:!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO
2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la
nomo DOSIERNOMO.
3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigon de linioj en
dosiero DOSIERNOMO.
4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas
ĝin sub la pozicion de la kursoro.
5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la
pozicion de la kursoro.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO
** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. **
1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj
eniri la Enmetan reĝimon.
3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri el la Enmeta reĝimo.
---> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en
Enmeta reĝimo.
4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O ,
anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio.
---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO
** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. **
1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->.
2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li.
3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro.
4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu <ESK> por
eliri el la Enmeta reĝimo.
5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu
paŝojn 3 kaj 4.
---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio.
---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio.
RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo
estas tie, kie la signoj estas enmetitaj.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI
** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. **
1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la
kursoron al la komenco de la unua xxx .
2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi
anstataŭigu la xxx .
3. Premu <ESK> por foriri el la Anstataŭiga reĝimo. Rimarku, ke la cetera
parto de la linio restas neŝanĝata.
4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx.
---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx.
---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579.
RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo
tajpita forviŝas ekzistan signon.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON
** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin **
1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)".
2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron tuj antaŭ "unua".
3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston.
4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$
5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> .
6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu
ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie
per p .
---> a) tio estas la unua ero.
b)
RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 6.5 AGORDI OPCION
** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon **
1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo>
Ripetu plurfoje premante n .
2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic
3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n
Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas.
4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is
5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo>
6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic
RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch
RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c
en la frazo: /ignore\c <Enenklavo>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 6 RESUMO
1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo.
1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro.
2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro.
Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio.
3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto.
4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin.
5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam
<ESK> estas premita.
6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas:
'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo
'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo
'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn
Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio.
7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 7.1 AKIRI HELPON
** Uzu la helpan sistemon **
Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj
tri:
- premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin)
- premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin)
- tajpu :help <Enenklavo>
Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias.
Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia.
Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron.
Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando
":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>):
:help w
:help c_CTRL-D
:help insert-index
:help user-manual
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON
** Ebligu kapablojn de Vim **
Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte
malŝaltitaj. Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc".
1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo:
:e ~/.vimrc por Unikso
:e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo
2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc"
:r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim
3. Konservu la dosieron per:
:w
La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon.
Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc".
Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 7.3 KOMPLETIGO
** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> **
1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp
2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir
3. Tajpu la komencon de komando: :e
4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e".
5. Premu <TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit".
6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI
7. Premu <TAB>. Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika)
RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj
<TAB>. Estas aparte utila por :help .
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Leciono 7 RESUMO
1. Tajpu :help aŭ premu <F1> aŭ <Helpo> por malfermi helpan fenestron.
2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd.
3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro.
4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron.
5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn.
6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn.
Premu <TAB> por uzi unu kompletigon.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon
de la redaktilo Vim, nur tion kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de
la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn
komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual".
Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware,
el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante
ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio
(Colorado State University)
Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu.
Modifita por Vim de Bram Moolenaar.
Esperantigita fare de Dominique Pellé, 2008-04-01
Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com
Lasta ŝanĝo: 2016-07-02
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
|